Tirana-pakto aŭ Pakto de Tirano estas du traktatoj inter Italio kaj Albanio, kiuj estis subskribitaj en 1926 kaj 1927 en la albana ĉefurbo Tirano. Per tiuj traktatoj Albanio pli dependiĝis de Italio en la ekstera kaj financa politikoj kaj fakte por ĉiu grava decido necesis kapjeso de Benito Mussolini.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search